Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo: Welf-kastelo

Tour Schloß 2, 37412 Herzberg am Harz, DE

Ni prezentas la grandan faktrab-konstruaĵon, parolas pri la arkitekturo kaj historio de la Welf-kastelo kaj rakontas interesaĵojn.

Autor: Esperanto-Centro

Esperanto-urbo

Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo

Website besuchen

8 Stationen

Bonvenigo

Schloß 2, 37412 Herzberg am Harz, DE

Koran bonvenon en la kastelo de Herzberg. Ĉi tie vi rigardas al miljara historio de tiu-ĉi Welfa kastelo. Hodiaŭ la kastelo estas posedaĵo de la lando Malsupra Saksio. En ĝi troviĝas juĝejo, kastela muzeo kaj kafejo. Aktuale la lando Malsupra Saksio multege investas en ties renovigon. Tamen vi povas libere trairi la korton, rigardadi la kastelon de ekstere kaj viziti la muzeon.

Portaldomo

Schloß 2, 37412 Herzberg am Harz, DE

Kiam ni je la arkaĵo de la portaldomo rigardas supren, ni ekvidos la menciitan konstrujaron 1735. La portaldomo estas unu el la plej novaj konstruaĵoj de la kastelo.

Karcero kaj surmura blazono

Schloß 2, 37412 Herzberg am Harz, DE

Ni do nun supreniru al la kastelo. La vojo iam estis barelvolba ponto, kiu gvidis trans antaŭburga fosaĵo. Dum rekonstruadlaboroj oni retrovis malnovajn barelvolbojn. Al la portaldoma trapasejo verŝajne ankaŭ apartenis tirponto.

Alo-konstruaĵo

Schloß 2, 37412 Herzberg am Harz, DE

Ni pluiru en la kastelan korton. Tiu kvarala konstruaĵo kun rektangula korto, kies flankolongeco estas 58 x 40 metroj, hodiaŭ estas unu el la plej grandaj trabfakkasteloj de Germanio. Post la brulo en 1510 la kastelo estis rekonstruata en renesanca stilo kiel trabfakkastelo. Ni rigardu la konstruaĵojn de ĉi tie laŭ la iro de horloĝa montrilo.

Sieber-alo

Schloß 2, 37412 Herzberg am Harz, DE

Ni iru iomete ĝis la Sieber-alo. Supozeble ĉi tie antaŭe jam troviĝis konstruaĵo, antaŭ ol oni konstruis la nunan konstruaĵon kune kun la kastelturo en 1660

Horloĝa turo

Schloß 2, 37412 Herzberg am Harz, DE

Rigardu do el la distanco al horloĝa turo kun sia „laterno“ sur la pinto kaj sia franca lukarno. La renoviglaborojn je la fasado kaj la lukarnon oni finis fine de 2021. La turo estis konstruita far Christian Ludwig kune kun la Sieber-alo ĉirkaŭ la jaro 1660. Laŭ tiutempaj dokumentoj la kostoj de 16.000 taleroj kaŭzis grandan truon en la monujo de la princo.

Griza Alo

Schloß 2, 37412 Herzberg am Harz, DE

La griza alo, kiu aktuale estas kovrita de skafaldo, estis konstruita en 1861 kaj estas la plej nova konstruaĵo de la kastelo. La diraĵo super la pordo originas de Christian Ludwig. Ĝi tradukiĝas kiel „sincereco kaj konstanteco“.

Pradoma Alo

Schloß 2, 37412 Herzberg am Harz, DE

La lasta stacio de la rondiro tra la kastela korto estas la Pradoma Alo. Bedaŭrinde ne eblas interpreti la vizaĝojn kaj grimacojn sur la kapo de la jonaj lignokolonoj. Povus esti iu ligo al superstiĉo, kiu en la tempo de la konstruado ankoraŭ estis tre forta.